(6178) 1986 DA
(6178) 1986 DA | |
asteroido | |
asteroido • apud-Tera objekto | |
---|---|
Oficiala nomo | (6178) 1986 DA |
Aliaj nomoj | 1986 DA |
Malkovro | |
Malkovrinto | Minoru Kizawa |
Dato de malkovro | 16-a de februaro 1986 |
Loko de malkovro | Ŝimizu (Ŝizuoka) |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | Amora asteroido vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
421,697 Gm (2,819 AU) 176,029 Gm (1,177 AU) 667,365 Gm (4,461 AU) |
Discentreco | 0,583 |
Meza anomaliangulo | 218,938° |
Klinangulo | 4,309° |
Periodo | 1728,664 tagoj (4,733 jaroj) |
Meza cirkulrapido | 17,77 km/s |
Longitudo de suprenira nodo |
64,675° |
Argum. de periapsido | 127,410° |
Terdistanco - Minimuma |
28,259 Gm (0,1889 AU) |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | ~ 2,3 km |
Maso - Denso |
~ 2 × 1013 kg ~ 5 g / cm ³ |
Rotacia periodo | 0,146 tago (3,50 horoj) |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Geometria albedo | ~0,14 |
Observaj ecoj | |
Spektroklaso | M |
Absoluta magnitudo | 15,1 |
(6178) 1986 DA estas tre malgranda, meze hela amora asteroido, malkovrita la 16-a de februaro 1986 de la japana astronomo Minoru Kizawa elde Ŝizuoka.
Orbito
[redakti | redakti fonton]Ĝia tre discentra orbito krucas tiun de Marso, kaj proksimiĝas tiun de Tero. Ĝi estas klasifikata marsrenkonta kaj terrenkonta asteroido kvankam ĝi ne venas pli proksime ol 28,259 milionoj da km de nia planedo.
La 6-an de aprilo 2076 ĝi pasos al 0,1939 AU (29,005 milionoj da km) de Tero, kaj la 8-an de decembro 2166, ĝi pasos al 0,01245 AU (1,863 miliono da km) de Marso.
Komponiĝo
[redakti | redakti fonton]En aprilo 1986, observo per radaro sugestas, ke ĝi komponiĝas el fero kaj nikelo kaj estas ero de la kerno de diferenciĝinta korpo, frakasita pro katastrofra alfrapo. Ĝi multe reflektas la radarajn ondojn : ĝia radara albedo estas 0,58 dum ĝia optika albedo estas ĉ. 0,14. Ĝi aperas glata je skalo de centimetroj al metroj, sed treege malregula je skalo de 10 al 100 metroj[1].
(6178) 1986 DA fariĝis diskonigita kiam sciencistoj anoncis, ke ĝi entenas "pli ol 10 000 tunojn da oro kaj 100 000 tunojn da platino[2]" aŭ proksimuma valoro de "90 miliardoj da dolaroj por la oro kaj unu bona biliono da dolaroj por la platino, plus iom da mono por la fero kaj la nikelo"[3].
Tiu taksado supozas, ke la riĉeco je metaloj de (6178) 1986 DA estus proksima de tiu de la terkerno[4].
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ S. J. Ostro, D. B. Campbell, J. F. Chandler, A. A. Hine, R. S. Hudson, K. D. Rosema, kaj I. I. Shapiro : Asteroid 1986 DA: Radar Evidence for a Metallic Composition (angle)
- ↑ idem ; el NASA, Washington, Reports of Planetary Astronomy, 1991 p 174 (SEE N92-12792 03-89) (angle)
- ↑ Gems In Space -- Undreamed Treasures In A Passing Nugget, el The Seattle Times, 8-a de junio 1991 (angle)
- ↑ Riĉeco je elementoj de la tera kerno (angle)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Parametroj kaj simulado de orbito ĉe JPL Small-Body Database Lookup angle
- Objekto ĉe Minor Planet Center angle
- Objekto ĉe Space Reference angle
- Objekto ĉe la datumbazo de NEODyS-2 angle
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (6001 - 7000) | Poste: |
---|---|---|
6177 Fécamp | (6178) 1986 DA | 6179 Brett |